El Popola Ĉinio>头条新闻>

Indonezio senvize alirebla por ĉinaj civitanoj

| 2015-06-15
Bookmark and Share

 

    La 12an de junio la indonezia registaro anoncis, ke ĝi adoptos la politikon de senviza vizito por 30 landoj, inkluzive de Ĉinio. Civitanoj el la ĉeftero de Ĉinio povas senvize resti en Indonezio maksimume 30 tagojn kiel turistoj.

 

    Sekretariejo de la indonezia kabineto informis, ke la nova politiko estis subskribita de la prezidento Joko Widodo en la 9a de junio, kaj validiĝis en la sekva tago. La nova politiko estas valida al 30 landoj, inkluzive de Ĉinio, Japanio, Sud-Koreio, Kanado, Meksiko, Nov-Zelando kaj Usono en la regiono de Azi-Pacifiko, Rusio, Germanio, Britio, Francio kaj aliaj entute 17 landoj en Eŭropo, Kuvajto, Omano, Kataro kaj Sud-Afriko entute ses landoj en la Meza Oriento kaj Afriko.

 

    La indonezia registaro esperas, ke pliigo de nombro de senvizaj landoj al Indonezio povos altiri 11 milionojn da fremdlandanoj ĉi-jare ol 9,44 milionoj pasintjare, kaj enspezo povos kreski je unu miliardo da usonaj dolaroj ol en la lasta jaro.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments