El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

UEA eldonis duan kolekton de premiitaj eseoj

| 2015-06-16
Bookmark and Share

 

    Post Pri homoj kaj verkoj, aperinta en 2012, UEA eldonis novan kolekton de verkoj premiitaj en la branĉo Eseo de la Belartaj Konkursoj, starigita memore al la itala esperantisto Luigi Minnaja. La eseoj de la unua volumo temis pri la Esperanto-kulturo, dum la nova kolekto, Interlingvo inter lingvoj, prezentas tekstojn pri lingvo kaj lingvaj demandoj, aperintajn en la periodo 1979 ĝis 2012. Tiu temkampo estis ĉiam populara inter la konkursantoj, pro kio rezultis libro duoble dika (271 paĝoj) kompare kun la unua volumo. Ankaŭ la nova kolekto estis redaktita de Humphrey Tonkin kaj Michela Lipari, respektive la prezidanto kaj sekretario de la Belartaj Konkursoj.

 

    Inter la enkonduko de Tonkin kaj postparolo de Carlo Minnaja aperas dek ses eseoj. Tri aŭtoroj reprezentiĝas per pli ol unu verko. Christian Rivière kontribuis eĉ per kvar: Vortfarado kaj radikfarado, Tamen kompreni: Rolo de la kunteksta redundanco, Mezuro de informo-kvanto, kaj La pluralo. Sten Johansson estas la aŭtoro de Ĉu fundamenta evoluo aŭ neologisma glosolalio? kaj Uzi interreton kiel tekstaron por lingvaj esploroj. Ankaŭ el la plumo de Bernard Golden devenas du eseoj: La svahila lingvo kaj Esperanto -- komparo kaj kontrasto kaj Piĝinoj, kreolaj lingvoj kaj planlingvoj.

 

    La aliaj verkoj en Interlingvo inter lingvoj estas Komo (Marie Bartovská), La lingvaĵo de porinfana literaturo (Zsuzsanna Csiszár), Lingvo kaj dialekto (Geraldo Mattos), Leksikaj novismoj kaj neologismoj: Anatemi aŭ odi? (Aleksandro Melnikov), Niaj verboj sen veproj (Gonçalo Neves), Digrafio: Speciala kazo de rilato inter lingvo kaj skribo (Nikola Rašić), Konfuzigaj faktoroj en lingva komunikado (Jan Werner) kaj Kiom da ĉina en Esperanto? (Xu Daorong).

 

    Fine de sia analiza antaŭparolo Tonkin resumas la mesaĝon de la esearo: Esperanto estas ne nur lingva fenomeno sed ankaŭ fenomena lingvo. Ni studu ĝin, ni analizu ĝin, kaj ni utiligu ĝin konscie kaj konsekvence. Alproprigante eldiron de alia eseisto fama, Samuel Johnson, ni diru, ke tiu kiu laciĝas pri Esperanto, laciĝas pri la mondo.

 

    Interlingvo inter lingvoj estas mendebla ĉe la Libroservo de UEA por 15,00 eŭroj. Ĉe samtempa mendo de minimume tri ekzempleroj oni ricevas trionan rabaton. Aldoniĝas la sendokostoj (10%; minimume 5 EUR) kaj ene de EU imposto de 6%. La prezo de la antaŭa volumo, Pri homoj kaj verkoj, estas 9,00 eŭroj.

 

(el Gazetaraj Komunikoj de UEA)

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments