El Popola Ĉinio>头条新闻>

Okazis en Ĉinio la 3-a Ĉina-Centrazia Forumo pri Kunlaboro

| 2015-06-16
Bookmark and Share

 

    La 16-an de junio la 3-a Ĉina-Centrazia Forumo pri Kunlaboro okazis en Rizhao de Shandong-provinco, orienta Ĉinio. Meng Jianzhu, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj sekretario de la Komisiono por Politikaj kaj Leĝaj Aferoj de la Centra Komitato de KPĈ, Rustam Azimov, la unua vicĉefministro de Uzbekio, kaj Valery Dil, kirgizia vicĉefministro, ĉeestis ĝian inaŭguron kaj faris parolojn.

 

    Meng Jiazhu esperas, ke la du flankoj kaptos ŝancojn, prenos kunan konstruadon de la Silka Vojo kiel apogon, persistos en profundigo de reciproka fido kaj egala kunlaboro, persistos en interligiĝo kaj interkomunikado, kaj komplemento de reciprokaj avantaĝoj, persistos en multflanka penado kaj sinteza praktikado de politikoj, persistos en daŭrigo de amikeco, reciprokaj interŝanĝo kaj lerno, aktive antaŭenpuŝos kunlaborojn inter regionoj kaj kune kreos la vojon malferman kaj tolereman, reciprok-utilan kaj kunlaboran, pacan kaj trankvilan, civilizacian kaj kunfandiĝan.

 

    Rustam Azimov kaj Valery Dil laŭdis la ideon pri la ekonomia zono laŭ la Silka Vojo. Ili opinias, ke la praktikaj kunlaboroj de la du flankoj havas vastan perspektivon kaj volas kune antaŭenpuŝi la duflankajn kunlaborojn al senĉesaj novaj atingoj.

 

    La ĉi-foja forumo estis kune aranĝita de la Komisiono por Amikeco kaj Kunlaboro inter Najbaraj Landoj sub la Ŝanhaja Kunlabora Organizo de Ĉinio kaj la Rizhao-a Popola Registaro. La forumon ĉeestis ĉirkaŭ 400 personoj el Ĉinio, Uzbekio, Kirgizio, Taĝikio, Kazaĥio kaj Turkmenio.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments