El Popola Ĉinio>头条新闻>

Titanic "reviviĝos" en la jaro 2017

| 2015-06-17
Bookmark and Share


La efekto-desegnaĵo de la nova Titanic

 

    Laŭ raporto de la Hongkong-a ĵurnalo Ta Kung Pao, la ŝipo Titanic, kiu dronis antaŭ pli ol 100 jaroj, "reviviĝos" en oktobro de 2017. La 15-an de junio la Energia Grupo Qixing okazigis en Hongkongo de Ĉinio ceremonion por ekvendi biletojn por sperti la novan Titanic. En la ceremonio oni faris diskonigon por daŭrigi la grandan amon de Titanic.

 

    Su Shaojun, prezidanto de la grupo, diris, ke la nova Titanic havas la saman grandecon kiel ĝia prototipo. Ĝi longas je 269.06 metroj kaj larĝas je 28 metroj. Por konstrui ĝin oni uzis 2.5 tunojn da ŝtalo kaj materialojn por ĝiaj objektoj kaj ekipaĵoj tute samajn kun tiujn uzitajn de la originalo.

 

    La nova Titanic ekfunkcios en la 1-a de oktobro 2017. 3% enspezo de la bileto por la unua navigado kaj parta enspezo de aliaj projektoj estos enmetitaj en la fonduson Titanic por savado de markatastrofoj en la tuta mondo.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments