Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Kulturo> Moroj kaj Arto

Ĉina nemateria kultura heredaĵo--Tola Tigro de Lihou

| 2015-06-17
Bookmark and Share
 
 
 
    Licheng-gubernio de Shanxi-provinco produktas interesan tolan tigron. En antikveco tiu gubernio nomiĝis Lihou-regno, kaj de tiam oni jam faradas la tolan tigron, sekve ili ricevis la nomon "Tigro de Lihou". La produkta historio de Tigro de Lihou komenciĝis en Shang-dinastio (1600 a.K——1046 a.K). Nun ili portas la nomon "Unua Tigro de Ĉinio", kaj en la jaro 1998, oni eĉ emisiis specialan poŝtmarkon kun tigra desegno de Lihou.
 
    La superstiĉaj antikvuloj kredis, ke tigro povas gardi loĝejon, feliĉigi homojn, protekti bebojn kontraŭ fantomoj, diabloj, demonoj, tial oni faras la tolan tigron.


 

    En kamparo de la Norda Ĉinio, kiam bebo estas naskita kaj atingis la aĝon de unu monato, la patrinflanka avino donacas la tolan tigron al la bebo kaj metis ĝin en la sinon de la bebo kun bondeziro, ke la bebo sane kresku kiel tigro, kaj nenia malbono ataku ĝin.

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments