El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio kaj Aŭstralio subskribis la Ĉina-Aŭstralian Interkonsenton pri Libera Komerco

| 2015-06-18
Bookmark and Share


Aŭstralia ĉefministro Tony Abbott (meze), ĉina ministro pri komerco Gao Hucheng (maldekstre) kaj aŭstralia ministro pri komerco kaj investo Andrew Robb (dekstre) en la subskriba ceremonio de la Ĉina-Aŭstralia Interkonsento pri Libera Komerco

 

    La 17-an de junio en Kanbero de Aŭstralio ĉina ministro pri komerco Gao Hucheng kaj aŭstralia ministro pri komerco kaj investo Andrew Robb subskribis la Ĉina-Aŭstralian Interkonsenton pri Libera Komerco en la nomo de siaj registaroj. Aŭstralia ĉefministro Tony Abbott ĉeestis la subskriban ceremonion.

 

    Tiu-tage ĉina prezidanto Xi Jinping kaj aŭstralia ĉefministro Tony Abbott sendis gratulajn mesaĝojn respektive.

 

    Kun la celo "kompleteco, altkvaliteco kaj balanciĝo de interesoj" la interkonsento pri libera komerco tuŝas dek kelkajn kampojn, kiaj komercaĵoj, servo kaj investo. Ĝi estas unu el la plej altnivelaj interkonsentoj pri libera komerco subskribitaj de Ĉinio kaj aliaj landoj.

 

    La praktiko de la interkonsento plu akcelos cirkuladon de dulandaj kapitaloj kaj resursoj kaj kontakton de personoj, antaŭenpuŝos pluan komplementon de reciprokaj avantaĝoj en ekonomia disvolvo por profitigi industriojn kaj konsumantojn de la du landoj kaj feliĉigi la du popolojn.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments