El Popola Ĉinio>头条新闻>

Vilaĝo rete aĉetis boaton por la Drakboata Festo

| 2015-06-18
Bookmark and Share


Pli ol 20 fortuloj levas la boaton por transporti ĝin en la vilaĝon.
 
    Baldaŭ alvenos la Drakboata Festo (en la 20-a de junio ĉi-jare), kaj ankaŭ proksimiĝas la konkurso de tradiciaj drakboatoj, kiu okazos de la 19-a ĝis la 20-a de junio en Bijiang de la provinco Guizhou, sudokcidenta Ĉinio. Por fari preparadon, la kamparanoj de la vilaĝo Luotang de la gubernio Songtao sub la urbo Tongren de la provinco rete aĉetis drakboaton faritan el vitrofibra plasto kontraŭ 24 mil juanoj.
 


Pli ol 20 fortuloj levas la boaton por transporti ĝin en la vilaĝon.
 
    La direktoro de la vilaĝa komitato diris: "Antaŭe ni propramane faris drakboaton. La bezonata tempodaŭro, de hakado de ligno ĝis enakvigo de boato, estis tro longa kaj la laboro estis laciga. Kaj la boato ne povis esti uzata longtempe, ĉar ĝi krevis nur post kelkaj jaroj. Ĉi-jare ni aŭdis, ke oni vendas drakboaton ĉe reta butiko kaj per pakaĵ-kuriero sendas ĝin ĝis la loĝejo de aĉetinto. Do ni decidis aĉeti boaton rete."
1  2  3  4  5  >  


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments