El Popola Ĉinio>头条新闻>

La mondo en la okuloj de fotistino suferanta de sendormeco

| 2015-06-18
Bookmark and Share

La korpo estas ŝnurigita de sendormeco, kvankam la okuloj estas fermitaj.
 
    Sendorma nokto nepre estas malfacila kaj suferiga por homoj, kiuj suferas de sendormeco. Fotistino Jenna Martin batalas vivlongan batalon kontraŭ sendormeco, sed ŝi bone uzas la malsanon kaj la talenton de fotado por fari serion da fotoj pri la temo "Sonĝi sonĝon", prezentante sian internan mondon.
 
    Jenna diris, ke aferoj okazantaj en la reala vivo nebuliĝas, ne estas facile memori ilin, sed sonĝoj estas tre vivecaj kaj ŝin impresas. "Ĉio miksiĝas. Mi komencas rigardi okazaĵojn el la perspektivo de la tria persono, kaj ne povas klare diri, ĉu mi estas vekiĝinta aŭ estas ankoraŭ en sonĝo."
 
    Laŭ raporto de la usona Ŝtata Fonduso pri Dormo, 48% de la usonanoj iafoje spertas sendormecon kaj 22% de ili -- preskaŭ ĉiutage. Kuracistoj pri sendormeco sugestas lasi elektronikajn produktojn antaŭ enlitiĝo kaj recevi kuracadon se necesas.
 
Redaktoro: Zhang Xiaotong
1  2  3  4  5  >  


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments