El Popola Ĉinio>头条新闻>

Lanĉita ruslingva retejo de JD

| 2015-06-18
Bookmark and Share

 

    Raportisto informiĝis de la retejo JD, ke ĝia platformo por eksporto, ruslingva retejo en.jd.com/ru, estis lanĉita en la 18a de junio. La platformo liveras bonkvalitajn produktojn faritajn en Ĉinio al konsumantoj en Rusio.

 

    Koncerna respondeculo de JD diris, ke la ruslingva retejo liveras ne nur bonkvalitajn produktojn al Rusio, sed ankaŭ sekvajn servojn, ekzemple repago aŭ redono de varoj ene de 30 tagoj post aĉeto. Samtempe JD helpos vendistojn kaj fabrikistojn ruslingve servi al la klientoj.

 

    Krome, JD starigis strategian kaj kunlaboran partnerecon kun la entreprenoj ZTE, Nubia kaj Huawei, kiuj disvolvas sabatvendadon en la ruslingva retejo de JD.

 

    JD estas plej granda komerca retejo en Ĉinio. En la jaro 2013 ĝiaj aktivaj registritaj uzantoj kalkuliĝis al 47,4 milionoj, kaj la sumo de plenumitaj negocoj atingis 323,3 milionojn da juanoj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments