El Popola Ĉinio>头条新闻>

Pekino: malfermita la ruino de la eŭropa ĝardeno en la Imperiestra Ĝardeno Yuanmingyuan

| 2015-06-18
Bookmark and Share

 

    Antaŭ nelonge al la publiko estis malfermita la arkeologiejo en la ruino de la eŭropa ĝardeno en la Imperiestra Ĝardeno Yuanmingyuan de Pekino. Ĝi fariĝis la unua arkeologiejo en Pekino malfermita al la publiko. Turistoj povas viziti la "misteran" arkeologiejon. En la estonteco la Pekina Administracio de Kulturaj Heredaĵoj iom post iom malfermos arkeologiejojn al la publiko.

 

    Nun rilataj arkeologoj faras ordigadon en la ĉirkaŭigita arkeologiejo kaj turistoj povas fari vizitadon ekstere. En la venontaj 3-5 jaroj Pekino laŭperiode faros arkeologiajn esploradon, prospektoradon kaj elterigon en la ruino de Yuanmingyuan por bone koni ĝian integran strukturon inkluzive de aranĝoj de montoj, akvoj kaj ruinoj.

 

    Laŭ konigo, en la jaro 2014 Pekino investis 1.1 miliardojn da juanoj por protekti kulturajn heredaĵojn, lanĉis 185 rilatajn projektojn. Okaze de la 70-a datreveno de la venko de la Kontraŭjapana Rezistmilito ĉi-jare Pekino lanĉis 68 projektojn pri protekto de kontraŭjapanaj historiaj heredaĵoj inkluzive de la urbeto Wanping kaj la publika tombejo de viktimoj dum la batalo en Gubeikou kun laŭplana investo de pli ol 68 milionoj da juanoj.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments