El Popola Ĉinio>头条新闻>

La vojaĝo de eŭropaj fanoj de grandaj pandoj al Sichuan de Ĉinio

| 2015-06-19
Bookmark and Share


La du belgoj post ricevo de la atestiloj "Vojaĝi laŭ la Suda Silka Vojo kaj Viziti Hejmlokon de Grandaj Pandoj" la 17-an de junio

 

    La 17-an de junio en Bruselo de Belgio du belgoj ricevis la atestilojn "Vojaĝi laŭ la Suda Silka Vojo kaj Viziti Hejmlokon de Grandaj Pandoj" donitajn de la Sichuan-a Turisma Administracio de Ĉinio. Tiel ili oficiale aliĝis al la vojaĝ-grupo de eŭropaj fanoj de grandaj pandoj al Sichuan-provinco en sudokcidenta Ĉinio.

 


La vojaĝ-grupo atingis Bruselon de Belgio la 17-an de junio.

 

    La vojaĝ-grupo konsistas el pli ol 30 personoj, inter kiuj estas 12 fanoj de grandaj pandoj el Britio, Francio, Belgio kaj aliaj tri eŭropaj landoj, fakuloj pri grandaj pandoj kaj pri la suda Silka Vojo kaj famuloj en kultura rondo. La 12-an de junio ili ekvojaĝis de Hispanio aŭ Britio veturigante aŭtojn "YEMA" produktitajn en Chengdu de Ĉinio. Post veturado de ĉirkaŭ 21 mil kilometroj kaj transpaso de 14 eŭropaj kaj aziaj landoj ili atingos Sichuan. Poste ili profunde spertos ĝian apartan ĉarmon en turismo.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments