El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ŝanĝiĝas ĉina estetiko pri beleco

| 2015-06-19
Bookmark and Share

 

    Brita mediato raportis, ke studo de la Universitato Harvard estigis diskutojn en ĉinaj sociaj retejoj. Iuj ĉinoj diris, ke "ili fieras pro malhela haŭto".

 

    La 19an de junio la retejo de BBC (Brita Brodkasta Kompanio) raportis, ke la studo vekas vastajn atentojn. La studo sub la gvidado de d-ro Alexandra Kim el la Universitato Harvard eltrovis, ke nur malmultaj bonŝancaj homoj havas tian genetikan heredaĵon, kiu povas protekti la haŭton kaj fari ilin pli junaj ol la fakta aĝo.

 

    La studo estigis multajn diskutojn en la sociaj retejoj. Ĉar hela (blanka) haŭto delonge estas rigardata kiel simbolo de beleco, la forta reago al tiu eltrovo en Ĉinio eble surprizas eksterlandanojn.

 

    Pli ol kvar milionoj da registritaj uzantoj de sociaj retejoj foliumis tiun studon, kaj miloj el ili faris komentojn en la socia retejo Weibo.

 

    En iuj ĉinaj urboj estetiko pri beleco ŝanĝiĝas, kaj furoras salono de haŭtomalheligo.

 

    S-ro Liu, posedanto de iu salono por haŭtomalheligo, diris, ke en la jaro 2009 li malfermis en Pekino la unuan salonon de tiu kampo. Komence nur aktoroj, modeloj kaj aliaj altklasaj personoj vizitis lian salonon. Post nur unu jaro pli da homoj akceptis la estetikon pri malhela haŭto, kaj korpokonstruaj trejnistoj, profesiuloj el la beliga industrio kaj eĉ studentoj komencis viziti la salonon por ĝui "sunumon".

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments