El Popola Ĉinio>头条新闻>

Rusa prezidento Putin vizitos Ĉinion okaze de la 70-jara datreveno de la venko de la Ĉina Kontraŭjapana Rezistmilito

| 2015-06-19
Bookmark and Share

 

    Laŭ raporto de rusaj amaskomunikiloj, la 18-an de junio rusa prezidento Vladimir Putin intervidiĝis kun ĉina vicĉefministro Zhang Gaoli kaj konfirmis, ke li vizitos Pekinon en la 3-a de septembro.

 


En majo Xi Jinping ĉeestis la ceremonion de la 70-jara datreveno de la venko de la Granda Patria Milito en Moskvo.

 

    Putin diris en la intervidiĝo, ke pozitive progresas rus-ĉinaj strategiaj rilatoj. Li diris: "En majo ni akceptis nian amikon sinjoro Xi Jinping kaj en julio mi renkontos lin en la samtempaj pintokonferencoj de BRICS-Landoj kaj de la Konsilio de Ŝtatestroj de Membro-ŝtatoj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo. Kaj ĝuste kiel ni jam antaŭe decidis, mi vizitos Pekinon en la 3-a de septembro."

 

    En februaro lastjare, okaze de la inaŭguro de la Vintraj Olimpikoj en Soĉio, Xi Jinping diris, ke li kaj Putin jam decidis kune celebri la 70-jaran jubileon de la venko de la Monda Kontraŭfaŝisma Rezistmilito kaj de tiu de la Ĉina Kontraŭjapana Rezistmilito. Poste en majo tiujare, kiam Putin vizitis Ĉinion, oni skribis la aferon en la komuna deklaro de la du landoj.

 

    La 9-an de majo ĉi-jare, Xi Jinping ĉeestis la revuon por memori la 70-an datrevenon de la venko de la Granda Patria Milito en Moskvo. Falangoj el Ĉinio ankaŭ partoprenis en la parado. Pli frue, la rusa flanko konfirmis, ke antaŭ aŭ malantaŭ la datreveno de la venko de la Ĉina Kontraŭjapana Rezistmilito, Ĉinio kaj Rusio okazigos militan ekzercadon sur la japana maro.

 

    La 3-a de septembro estas la 70-jara datreveno de la venko de la Ĉina Kontraŭjapana Rezistmilito kaj tiam okazos revuo, kiun ĉeestos la rusa ŝtat-gvidanto laŭ informo de la ĉina ministerio pri eksteraj aferoj.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments