El Popola Ĉinio>头条新闻>

Pro tumultoj 60 milionoj da homoj foriris de siaj hejmlokoj en la jaro 2014

| 2015-06-19
Bookmark and Share


La kurdo brake portas sirian knabon eksplode vunditan de mino.

 

    Laǔ raporto de fremdlanda amaskomunikilo, en la 18-a de junio la Unuiĝintaj Nacioj diris en sia raporto, ke en la jaro 2014 kreskis al 60 milionoj la nombro de homoj, kiuj devige foriris de siaj hejmlokoj pro konfliktoj kaj perfortaj eventoj.

 

    La 20-a de junio estas la Monda Rifuĝinta Tago. La plej nova raporto publikigita de la Komisiono de UN por Rifuĝintoj antaǔ la tago montras, ke la nombro de rifuĝintoj kreskis je 8.3 milionoj kompare kun tiu en la jaro 2013. La kreska nombro estas plej multa en la historio kaj pli ol duono de la rifuĝintoj estas infanoj.

 

    La raporto kun la titolo "La Mondo en Militoj" montras, ke en la fino de 2014 la nombro de rifuĝintoj, kiuj devige foriris de siaj hejmlokoj pro persekutiĝo, konfliktoj, grandskalaj tumultoj kaj agoj atencantaj homajn rajtojn, atingis 59.5 milionojn. La nombro eĉ egalas al la loĝantaro de la 24-a granda lando en la mondo. En la jaro 2013 la nombro de rifuĝintoj estis 51.2 milionoj, kaj antaǔ 10 jaroj -- 37.5 milionoj.

 

    La Komisiono de UN por Rifuĝintoj alvokas, ke diversaj landoj liveru helpon al la rifuĝintoj por eviti militojn kaj persekutadon.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments