El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinaj turistoj vizitas Japanion anstataŭ Sud-Koreion pro MERS

| 2015-06-19
Bookmark and Share


Granda nombro da ĉinaj turistoj atingas Fukuoka per pasaĝerŝipo.

 

    Franca mediato raportis, ke pro Mez-Orienta Spiri-Sindromo (MERS el la angla) en Sud-Koreio ĉinaj turistoj al aliaj aziaj landoj amase turnas sin al Japanio. Pro tio Japanio disvolvas itinerojn de malofte vizitataj lokoj kaj tiras ĉinajn turistojn al la gubernio Fukuoka per pasaĝerŝipoj.

 

    La 19an de junio retejo de la Radio Franca Internacia citis la raporton de la singapura ĵurnalo Lianhe Zaobao, ke la administracio de la haveno Hakata de Fukuoka diris, ke post la eksplodo de MERS, en junio kaj julio pliiĝos je 13 fojoj la pasaĝerŝipa navedo inter Ĉinio kaj Hakata. La nombro de ŝipoj al Hakata prognozite kalkuliĝos al 250 fojoj en la tuta jaro de 2015.

 

    La registaro de Fukuoka diris, ke kutime oni mendas luksan pasaĝerŝipon al Hakata antaŭ unu aŭ du jaroj. La subita pliiĝo de ĉinaj pasaĝerŝipoj donas grandan premon al la gubernio. Tamen la loka registaro jam starigis kunordigan organizon por akcepti ĉinajn turistojn.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments