El Popola Ĉinio>头条新闻>

Monde plej longa pico en Milana Monda Ekspozicio

| 2015-06-23
Bookmark and Share

 

    La 20an de junio en la Milana Monda Ekspozicio estis kreita nova monda Guinness-rekordo de pico longa je 1 600 metroj.

 

    La pico estis farita de 80 kuiristoj kaj 200 helpantoj en unu tago kun konsumo de tute lokaj krudmaterialoj, inkluzive de 2,5 tunoj da pasto, 1,5 tunoj da tomata saŭco, 1,7 tunoj da freŝa fromaĝo kaj 150 litroj da oliv-oleo.

 

    La ŝlosila tekniko por tiel longa pico estas uzo de movebla bakujo. Ĉi-foje la kuiristoj uzis kvin moveblajn bakujojn.

 

    Arbitraciistoj de Guinness-rekordo rigardis kaj kontrolis la naskiĝon de la plej longa pico en la mondo.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments