El Popola Ĉinio>头条新闻>

Figuraj ambasadoroj de la du bordoj de la Taiwan-a Markolo kolektis "sanktan akvon" ĉe la Flava Rivero

| 2015-06-23
Bookmark and Share

 

    La 22-an de junio figuraj ambasadoroj de la du bordoj de la Taiwan-a Markolo kolektis "sanktan akvon" ĉe la Flava Rivero en la urbo Jiyuan de Henan-provinco de Ĉinio. Ili piede, ŝipe kaj aviadile faris kolektadon ĉe la tri valoj Gushan, Longfeng kaj Bali, kie kunfluas la akvo de la Flava Rivero. Ili okazigis ceremonion por beni la ĉinan nacion. Kun la "sankta akvo" tiuj figuraj ambasadoroj partoprenos en la finalo de la Internacia Turisma Figura Ambasadoro de la Du Bordoj de la Taiwan-a Markolo okazonta en Taiwan kaj enmetos la "sanktan akvon" en la lagon Suno-Luno.

 


Kolekto de "sankta akvo" per bambuaj tuboj
 


Kolekto de "sankta akvo" per bambuaj tuboj

 

    La Flava Rivero estas patrino-rivero de la ĉina nacio. Ĝi estas ankaŭ la naskiĝloko de la ĉina civilizacio. Enmeti la "sanktan akvon" el la patrino-rivero en la lagon Suno-Luno signifas, ke la popolanoj de la du bordoj de la Taiwan-a Markolo estas samlandanoj kun ligitaj karno kaj sango.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments