El Popola Ĉinio>头条新闻>

Pilgrimantoj de Hindio nun havas la novan vojon al Tibeto por fari pilgrimon

| 2015-06-23
Bookmark and Share


La unua pilgramanto trapasas la landliman ekzamenejon en Jadong-gubernio.
 


Hinda pilgramanto trapasas la pasejon Natu La.

 

    Je la 10-a antaŭtagmeze de la 22-a de julio venis la unuaj pilgrimantoj el Hindio al la tibeta pasejo Natu La, markante la malfermiĝon de la nova vojo por pilgrimantoj. Ĉi-foje ili vizitos la montopinton Kangrinboqê kaj la lagon Manasarovar en Tibeto por fari 12-tagan vojaĝon de pilgrimo.

 

    Ĉinio decidis malfermi alian vojon por pluapaŝa religia interŝanĝo kaj doni oportunecon al hindaj pilgrimantoj laŭ la komuna deklaro pri konstruo de pli proksima partnereco inter Ĉinio kaj Hindio, subskribita de la du landoj en 2014.

 

    La vojo antaŭe uzata por pilgrimado trairas la pasejon Lipulekh kun la altitudo de 5 200 metroj, kaj estas tre malsekura kaj ĉiam kovrita per neĝo. Kompare kun ĝi, la nova vojo estas pli komforta, oportuna kaj sekura.

 

    Le Yucheng, ĉina ambasadoro en Hindio, diris, ke la malfermo de tiu ĉi vojo estas parto de gravaj interkonsentoj atingitaj de prezidanto Xi Jinping kaj hindaj gvidantoj, kiam Xi vizitis Hindion pasintjare. La nova vojo pliproksimigos la popolojn de la du landoj kaj pliprofundigos spiritajn interŝanĝojn, kreante bonan kulturan bazon de sana kaj stabila disvolviĝo de la rilatoj inter la du landoj.

 

    Laŭ Tarun Vijay, membro de la supera ĉambro de la hinda parlamento kaj prezidanto de la parlamenta grupo por hinda-ĉina amikeco, la ĉi-foja malfermiĝo de la nova vojo estas grava mejloŝtono en la historio de la dulandaj interrilatoj kaj havas ekzemplo-donan signifon por la mondo.

 

    La pasejo Natu La kun la altitudo de 4 318 metroj kuŝas en Jadong-gubernio de Tibeto. La nova vojo kiel la plej mallonga surtera vojo liganta Ĉinion kaj Hindion estas la plej alta komerca vojo en la mondo. Pro historia problemo, la pasejo antaŭe estis fermita pli ol 40 jarojn kaj remalfermiĝis en 2006 nur por komercaj celoj.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments