El Popola Ĉinio>头条新闻>

La unuaj duĝemelaj grandaj pandoj en la mondo naskiĝintaj ĉi-jare

| 2015-06-23
Bookmark and Share


La duĝemelaj idoj
 
    Je la 5-a horo kaj 10 minutoj de la 22-a de junio en la esplorbazo de grandaj pandoj en Chengdu de Sichuan-provinco la granda pando Kelin naskis duĝemelajn idojn en 20 minutoj. Post tio Kelin montris fortan amon al siaj idoj kaj ŝi eĉ intencis brakumi ilin. La du fratinoj estas sanaj kaj ĉarmaj. Ili fariĝis la unuaj duĝemelaj grandaj pandoj naskiĝintaj en la kuranta jaro. La pli aĝa el ili pezas je 118 gramoj kaj la pli juna -- 70 gramoj. Ili povas trinki lakton je ĉirkaŭ 1 mililitro ĉiu-foje.
 


La granda pando Kelin
 
    Laŭ konigo de Huang Xiangming, fakulo de la esplorbazo kaj estro de la administracio de bestoj, tio estas la unua fojo por Kelin gravediĝi kaj naski. Fine de majo ŝia apetito iom malfortiĝis. En la 21-a de junio Kelin estis maltrankvila. Je la 3-a horo de la 22-a ŝi montris simptomon de akuŝado kaj je la 5-a horo kaj 10 minutoj ŝi glate naskis la duĝemelajn idojn.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments