El Popola Ĉinio>头条新闻>

Funkciigo de ĉina-rusa poŝt-trajno faciligos retaĉeton

| 2015-06-23
Bookmark and Share

 

    Rusoj amas retaĉeton, kaj la plejparto de la aĉetitaj varoj venas de Ĉinio. Funkciulo de la kompanio Rusa Poŝto diris, ke lia kompanio funkciigos rusa-ĉinan poŝt-trajnon antaŭ la fino de la kuranta jaro por faciligi la transportadon de varoj inter la du landoj.

 

    La 20an de junio la rusa novaĵ-agentejo Sputnik raportis, ke ĝenerala vicdirektoro de Rusa Poŝto Alexey Skatin anoncis tion en la Sankt-Peterburga Internacia Ekonomia Forumo.

 

    Skatin diris, ke Ĉina Poŝto estas la ĉefa partnero de Rusa Poŝto por disvolvi elektronikan komercon, kaj la kvanto de varoj preskaŭ duobliĝas ĉiujare. Antaŭ la fino de ĉi tiu jaro Rusa Poŝto funkciigos trajnon por transporti varojn de Ĉinio ĝis Rusio.

 

    Sputnik komentis, ke jam estas la tempo komenci la trajnon. Statistiko de Rusa Poŝto montris, ke lastjare rusoj plenumis 80 milionojn da fojoj da aĉeto el fremdlandaj retbutikoj, interalie 80% el Ĉinio.

 

    Rusaj fakuloj prognozis, ke pliiĝos la nombro de rusaj klientoj al ĉinaj retbutikoj, ĉar ne nur ĉinaj retbutikoj havas kompletan sortimenton da varoj, sed ankaŭ iliaj prezoj estas tre allogaj kaj elporteblaj eĉ por homoj en foraj regionoj de Rusio.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments