El Popola Ĉinio>头条新闻>

Monda roboto-konkurso okazos en Hefei

| 2015-06-24
Bookmark and Share

 

    La 19a Mondpokala Roboto-Konkurso okazos inter la 17a kaj 23a de julio en Hefei, Ĉinio.

 

    En la konkurso partoprenos pli ol 3 200 ludistoj el pli ol 40 landoj kaj regionoj, inkluzive de teamoj el dekoj da ĉinaj universitatoj, sciencaj teamoj kaj konataj kleruloj el la usona universitato Carnegie Mellon kaj aliaj pintklasaj universitatoj de la mondo. La konkurso estas kungastigata de la popola registaro de Hefei kaj la ĉina komitato de la Mondpokala Roboto-Konkurso.

 

    Aranĝoj de la konkurso inkluzivas malferman ceremonion, profesian kaj junularan konkursojn, ferman kaj premidonan ceremonion, kaj jaran akademian konferencon. Krome, okazos roboto-ekspozicio de sponsoroj, pintkunveno de robotika industrio kaj spertado de novigo.

 

    La ĉefa konkursejo, ejo de la profesia konkurso, estos en la Anhui-a Internacia Konferenca kaj Ekspozicia Centro, kaj la konkursejo por junularo en la Olimpika Centro. La profesia konkurso konsistos el 11 matĉoj de robota servo, robota savado kaj robota futbalo.

 

    La konkurso estas organizata de la Internacia Federacio de Mondpokala Roboto-Konkurso. En aŭgusto 1997 okazis la unua oficiala roboto-konkurso kaj konferenco en Nagojo, Japanio, kaj ĝis la lasta jaro jam okazis 18 fojojn. En la jaro 2008 la urbo Suzhou de Jiangsu-provinco gastigis tiun konkurson.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments