Koloro de l'Mondo
En la jaro 1992 fondiĝis muzikgrupo "Sepa kaj Asorti", kiu konsistas el 3 familiaj membroj ---- la patro Edvardas Piscikas, la patrino Jelena Piscikiene kaj la filo Edgaras Piscikas. Ili estas spertaj pri muziko de diversaj stiloj kaj kantas en lingvoj rusa, litova, angla kaj esperanta. Ili jam aranĝis muzikstudion, videostudion kaj eldonejon en 1995.
Sepa kaj Asorti ĉefe verkas originalajn kantojn kaj ankaŭ prezentas faman muzikon de diversaj lokoj en la mondo. Tiu ĉi kanto Koloro de l'Mondo estis verkita por ĉeesti la Konkurson de Mallongaj Filmoj "Teo·Amo" organizita de ĈRI kaj ricevis la plej grandan premion. En aprilo ili faris koncerteton en Pekino kaj prezentis la kanton, kiu plaĉas al la spektantoj.
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat