El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio lanĉis novan manieron por ke amaspopolanoj partoprenu en la batalo kontraŭ korupteco

| 2015-06-24
Bookmark and Share

 

    La 18-an de junio la Ministerio de Kontrolo sub la Disciplin-kontrola Komisiono de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) lanĉis novan manieron por raporti koruptecon de kadroj, kiaj kontraŭregulaj manĝado, trinkado kaj vojaĝo per publika mono, kontraŭregula uzo de veturiloj destinitaj por oficialaj aferoj, kontraŭregula dono de supersalajro, kontraŭregula ricevo aŭ dono de donacoj kaj mono, aranĝo de nupto aŭ funebraĵo en granda skalo. Oni povas viziti la retejon http://www.ccdi.gov.cn por fari raportojn per fotoj, videoj kaj skribaĵoj.

 

    La lanĉo de la nova maniero celas starigi kontrolan platformon oportunan, rapidan kaj rektan por raporto de la amasoj, kristaligi la saĝon de la amasoj, kondensi la forton de la amasoj kaj formigi kontrolan reton ĉie estantan. Per tio la Disciplin-kontrola Komisiono transigis al la socio sian firman sintenon pri senĉesa ĝustigado de korupteco kaj ellasis la fortan signalon pri certa trakto de kontraŭdisciplinaĵoj.

 

    La 18-an de junio 2013 okazis en Pekino la laborkunveno pri eduka kaj praktika aktivado de la amas-linio de KPĈ. En la kunveno ĉina prezidanto Xi Jinping emfazis, ke la ĉefa tasko de la ĉi-foja aktivado estas solvi la aferojn pri formalismo, burokratismo, hedonismo kaj malŝpara stilo.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments