El Popola Ĉinio>头条新闻>

UnionPay, monde plej granda organizo de bankkarto

| 2015-06-24
Bookmark and Share

 

    La plej freŝaj donitaĵoj de la ĉina organizo UnionPay montris, ke ĝia tutmonda komerca sumo en la unua trimestro atingis 11 800 miliardojn da juanoj (= 1 900 miliardoj da usonaj dolaroj), dume la sumo de VISA en la sama periodo laŭ la financaj donitaĵoj kalkuliĝis al 1 750 miliardoj da usonaj dolaroj. Tio signifas, ke post kiam UnionPay superis VISA per la nombro de emisiitaj bankkartoj en sinsekvaj kelkaj jaroj, ĝi unuafoje superis VISA per la komerca sumo, kaj fariĝis la monde plej granda bankkart-organizo por likvidado.

 

    Nun la bankkartoj de UnionPay estas uzeblaj en 150 landoj kaj regionoj kun pli ol 26 milionoj da firmaoj kaj 180 aŭtomatoj. UnionPay emisiis pli ol kvin miliardojn da bankkartoj en la tuta mondo, kaj la posedantoj de la bankkartoj kovras 40 aliajn landojn kaj regionojn.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments