Ĉefpaĝo> Ĉinaj Rakontoj

Lasao de Tibeto (II)

| 2015-06-25
Bookmark and Share

    Kaj tiu fotisto naskita post la jaro 1985 mem kondukis sian ĵipon en nokto plena de lunlumo kaj traserĉis ĉiujn lokojn de Lasao laŭ sia propra itinero nur por rigardi la plej malsamajn aspektojn de tiu ĉi "suna urbo".

 

 
    Kiam steloj anstataŭas nubojn sur la fono de la firmamento kaj la luno -- la sunon por dissendi molajn lumojn al la altebenaĵo... Lasao, "suna urbo" vaste konata pro la blua ĉielo, blankaj nuboj kaj fortega suno, montras sian alian aspekton. Tiun aspekton ne konas fremduloj, kaj ĝi montriĝas nur kiam forfuĝis la lasta varma koloro kaj falis vualo sur sennombraj konataj pejzaĝoj de la tago. Nokte, la trafika ŝtopiĝo kaj la pompaj neon-lumoj en la urbo estas neniom malsamaj kompare kun tiuj en la aliaj urboj de la lando. La blindigaj neon-lumoj kovras la veran ĉarmon de la urbo en la nokto. Kondukante sian ĵipon, for de bruoj kaj lumoj, la juna fotisto rapide sin ĵetas en mallumon en diversaj partoj de Lasao por serĉi la verajn kolorojn de la nokto sur la altebenaĵo.
1   2   3   4   5    


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments