El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio Hodiaŭa en versio de la portugala lingvo eldoniĝis en Brazilo

| 2015-06-25
Bookmark and Share

de AN XINZHU kaj LI WUZHOU

 


Zhou Mingwei (la 4-a de dekstre), Chen Xi (la 3-a de maldekstre), Vicente Travas (la 2-a de dekstre) kaj aliaj en la ceremonio

 

    La 18-an de junio laŭ la loka tempo en San-Paŭlo de Brazilo okazis ceremonio por lanĉi la gazeton Ĉinio Hodiaŭa en la versio de la portugala lingvo. Tio markis, ke la gazeto oficiale eldoniĝis en Brazilo. La ceremonion ĉeestis pli ol 150 homoj, inter kiuj estas Zhou Mingwei, prezidanto de la Ĉina Internacia Eldona Grupo, Chen Xi, ĝenerala konsulo de Ĉinio en San-Paŭlo, Vicente Travas, estro de la San-Paŭla Buroo pri Internaciaj Aferoj, Tian Min, reprezentanto de ĉina ambasadoro en Brazilo Li Jinzhang, brazilaj eldonistoj, intelektuloj, entreprenistoj, lernantoj kaj raportistoj. Li Jinzhang sendis gratulan mesaĝon.

 

    Zhou Mingwei esperas, ke per la gazeto la brazilaj legantoj konos ŝanĝojn de Ĉinio kun 1.3 miliardoj da loĝantoj dum la pasintaj 30 jaroj, konos ankaŭ, kiel ĉina pokapa Enlanda Totala Produkto-valoro kreskis de 300 usonaj dolaroj al la nuna 6 mil usonaj dolaroj, kiel la ĉina registaro solvis la aferojn de 1.3 miliardoj da loĝantoj pri greno, eduko, laborigo, urbanizo kaj modernigo. Li esperas ankaŭ, ke la gazeto utilos al komunikado inter la dulandaj popoloj, iliaj kono pri reciprokaj kulturoj, interkompreniĝo, utilos al ili subteni la elektojn de siaj landoj por plibonigi la popolan vivon kaj progresigi la socion, kune esplori la spertojn kaj lecionojn de la du landoj en disvolvo.

 

    En la nomo de la urbestro de San-Paŭlo, Vicente Travas esprimis bonvenon al eldoniĝo de la gazeto en Brazilo. Laŭ li la gazeto helpos al brazianoj pli bone koni Ĉinion. Li diris, ke Ĉinio kaj Brazilo estas bonaj strategiaj kunlaboraj partneroj kaj la du landoj faris kunlaborojn en multaj kampoj. Li kredas, ke la eldoniĝo de la gazeto en Brazilo certe plu antaŭenpuŝos la disvolvon de la strategiaj kunlaboraj rilatoj inter Ĉinio kaj Brazilo.

 

    En la kunvenejo de la ceremonio okazis ankaŭ foto-ekspozicio pri la amikeco kaj kunlaboro inter Ĉinio kaj Brazilo dum 40 jaroj. Ĝi montras al la ĉeestantoj atingojn de la du landoj post starigo de la diplomatiaj rilatoj, kaj malferman, harmonian kaj belan Ĉinion.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments