El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinoj povas senvize viziti 99 landojn

| 2015-06-25
Bookmark and Share

 

    La 24-an de junio, Lu Kang, proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj de Ĉinio, diris, ke jam multe altiĝis la "valoro" de la ĉina pasporto, kaj ke Ĉinio daŭre interkonsiliĝos kun koncernaj landoj por pluapaŝe faciligi la vizo-petadon kaj por pli ĝustatempe, efike, bonkvalite fari konsulajn protekton kaj helpon al ĉinoj eksterlande.

 

    Antaŭ ne longe, Britio kaj Belgio anoncis, ke la du landoj komencos praktiki rimedon por faciligi vizo-petadon de ĉinoj, permesante al la lastaj per unufoja peto akiri vizojn al Britio kaj al la landoj en Schengen-zono. La nova proceduro komenciĝos en la 1-a de julio, kaj ekde tiu dato ĉinoj povos, en brita vizo-centro de Pekino, Kantono kaj Ŝanhajo, peti vizojn de Britio kaj de Belgio kaj ne plu devos kuri inter malsamaj instancoj por peti tiujn vizojn. La belga vizo ebligas al ĝia ricevinto viziton al ĉiuj aliaj 25 landoj de Schengen-zono.

 

    Nun Ĉinio jam subskribis malsamajn interkonsentojn pri reciproka senviza vizito kun 99 landoj, kaj havas 59 aranĝojn kun 37 landoj por reciproke faciligi vizo-petadon. 36 landoj kaj regionoj unuflanke faciligas surlokan vizo-petadon al la ĉinoj kiuj alvenas sen vizo, kaj 11 landoj kaj regionoj unuflanke permesas al ĉinoj senvizan viziton.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments