El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinaj tiraljoroj ĉampioniĝis en Budapeŝto

| 2015-06-25
Bookmark and Share

 

    La 23an de junio fermiĝis en Budapeŝto la 14a Mondpokala Konkurso de Policaj kaj Militaj Tiraljoroj, kaj la ĉinaj tiraljoroj triumfis en ĉiuj kvin konkurs-objektoj.

 

    La tri-taga konkurso estis divita en du partojn: la armea kaj la polica, kaj en ĉiu parto okazis du konkursoj: la individua kaj la grupa. Post konkursado de 26 objektoj, tiraljoroj el la sturma teamo de la ĉina armita polico akiris ĉiujn kvin ĉampionecojn.

 

    Marton P. Vincze, direktoro de la Hungara Polic-Trejna Centro, diris dum intervjuo kun la Novaĵ-agentejo Xinhua, ke ĉi-jare la ĉina teamo akiris tre bonajn rezultojn, kaj dum la konkurso ili montris memfidon. Li emfazis, ke en la lasta tago pro forta vento multaj konkursantoj ne povis venki malfacilojn, tamen la ĉinoj havis bonan prezentadon. "Permesu min gratuli la ĉinan teamon. Ili bone preparis sin, kaj tio ĝojigis nin, ĉar ili gravigis la konkurson," diris li.

 

    Pli ol 130 policaj kaj armeaj tirajloroj el 16 landoj, inkluzive de 20 el Ĉinio, partoprenis en la konkurso.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments