El Popola Ĉinio>头条新闻>

Malfermita ĉina domo en la Fielda Muzeo de Ĉikago

| 2015-06-25
Bookmark and Share


Elektronia ekipaĵo por prezenti la eksponaĵojn en la ĉina domo

 

La 23-an de junio malfermiĝis la ĉina domo Tang Zhongying en la Fielda Muzeo de Ĉikago de Usono. En la domo estas 5 ekspozicioj kun 350 eksponaĵoj elektitaj inter pli ol 33 mil historiaj objektoj de Ĉinio. Inter ili estas ŝtonskulptaĵo de leono, glaso el rinocera korno, 27-futa imitaĵo de la pentraĵo Scenoj apud Rivero en la Festo Klaro kaj Brilo en Ming-dinastio (1368-1644), jadaj skulptaĵoj pri bestoj en Shang-dinastio (ĉ.1711 a. K. -- 1066 a. K.), bronzaj vazoj por vintrinkado, modelo de ŝipo, kiu dronis en la maron Java en la 13-a jarcento kaj rara sorto-divenaĵoj en la naŝia lingvo.



Prezento de ombroteatro en la ĉina domo

 

Tom Scowalski, direktoro de la muzeo pri projektoj, diris: "La nombro de ĉinaj objektoj en la muzeo estas surpriza kaj montri al vizitantoj tiujn objektojn estas afero, kiun ni deziras fari." Li diris ankaŭ, ke dank' al la aŭspicioj de la fondaĵo Tang Zhongying tiu deziro povas realiĝi, la ĉina domo de la Fielda Muzeo konigos al la vizitantoj Ĉinion de la vidangulo pri antropologio.



Vizito al ceramikaĵoj en la ĉina domo


La Fielda Muzeo fondita en la jaro 1906 kolektis pli ol 21 milionojn da specimenoj inkluzive de tiuj de skaraboj, mumioj, antropoidoj kaj simioj, en la muzeo estas ankaŭ juvelŝtonoj, minaĵoj kaj fosilio de dinosaŭro Sue la plej kompleta kaj plej granda en la mondo.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments