El Popola Ĉinio>头条新闻>

Fondita la Konfucea Instituto de la Mara Silkvojo en Tajlando

| 2015-06-25
Bookmark and Share

 

    La 24an de junio en la Universitato Dhurakij Pundit, Tajlando oficiale fondiĝis la unua Konfucea Instituto de la Mara Silkvojo en la mondo. La malferman ceremonion ĉeestis pli ol 600 homoj, inkluzive de direktoro de ĉefstabejo de la Konfucea Instituto Xu Lin, tajlanda vicministro pri ekdukado Surachet Chaiwong, kaj ĉina ambasadoro en Tajlando Ning Fukui.

 

    Prezidanto de la instituto diris en la malferma ceremonio, ke la ĉina iniciato pri konstruado de la Ekonomia Zono laŭ la Silka Vojo kaj de la Mara Silkvojo de la 21a Jarcento kontribuas al la monda paco, kaj antaŭenpuŝas komunan disvolvadon de la najbaraj landoj de Ĉinio. Ĉi-jaro estas la deirpunkto por integriĝo de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj, kaj signas la 40an datrevenon de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Tajlando kaj Ĉinio. La starigo de la instituto celas altigi la nivelon de la ĉinlingva eduko en Tajlando, kiu estas la nodo sur la mara silkvojo, kaj akceli tajlanda-ĉinajn interŝanĝojn en diversaj kampoj.

 

    Ning Fukui diris, ke li esperas, ke la instituto fariĝos platformo de homaj interŝanĝoj inter la du landoj, kaj kulturos talentulojn por konstruado de la mara silkvojo.

 

    Nun en Tajlando troviĝas 14 Konfuceaj Institutoj kaj 18 Konfuceaj Klasĉambroj kun 850 miloj da lernantoj. La unua Konfucea Instituto de Mara Silkvojo en la mondo, fondita kunlabore kun la Universitato Dhurakij Pundit kaj 25 aliaj eduk-institucioj, sin karakterizas per granda skalo, nova aspekto kaj vasta amplekso, kaj havas novigan signifon en la disvolvado de la Konfucea Instituto en Tajlando.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments