El Popola Ĉinio>头条新闻>

Reprezentantoj de 57 venontaj fondinto-landoj subskribos interkonsenton de AIIB

| 2015-06-26
Bookmark and Share

 

    La 25an de junio, Lu Kang, proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj de Ĉinio, anoncis, ke en la 29a de junio okazos en Pekino ceremonio por subskribo de la interkonsento de la Azia Infrastruktura Invest-Banko (AIIB). Ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝos kun delegaciestroj de la venontaj fondinto-landoj de la banko, kaj ĉefministro Li Keqiang sendos skriban mesaĝon al la speciala kunveno de financaj ministroj de AIIB.

 

    AIIB, nova multflanka disvolva institucio en Azio, estis starigita laŭ la propono de Ĉinio en la jaro 2014. En la lasta oktobro la unuaj 22 venontaj fondinto-landoj subskribis en Pekino Memorandon de Konstruado de la Azia Infrastruktura Invest-Banko. Poste la banko komencis akcepti novajn membrojn kaj akceli la intertraktadon pri la interkonsento.

 

    Ĝis la 31a de marto la nombro de venontaj fondinto-landoj de la banko kreskis ĝis 57. Ili venas el Azio, Oceanio, Eŭropo, Latin-Ameriko kaj Afriko, kaj havas vastan amplekson de reprezentado.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments