El Popola Ĉinio>头条新闻>

La Ĉina-Rusa Forumo inter Amaskomunikiloj inaŭguriĝis en St. Petersburg de Rusio

| 2015-06-26
Bookmark and Share

 

    La 25-an de junio la Ĉina-Rusa Forumo inter Amaskomunikiloj inaŭguriĝis en St. Petersburg de Rusio. La inaŭguran ceremonion ĉeestis Liu Qibao, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj estro de la Publikiga Departemento de la Centra Komitato de KPĈ, Alexi Gromov, la unua vicdirektoro de la Prezidenta Administracio de Rusio, estroj de rilataj departementoj de la du landoj kaj tiuj de ĉefaj amaskomunikiloj.

 

    Dum la forumo oni diskutos pri la temoj "La Roloj de la Amaskomunikiloj en la Kuniga Kunlaboro de la Konstruado de Ekonomia Zono laŭ la Silka Vojo kaj Tiu de Ekonomia Unio de Eŭropo kaj Azio" kaj "Interŝanĝo kaj Kunlaboro inter Novaj Amaskomunikiloj Ĉinaj kaj Rusaj" kadre de la ĉeftemo "Kiel Fari Internacian Disvastigon en la Tut-amaskomunikila Epoko".

 

    Liu Qibao faris parolon sub la titolo "Tenu la ideon de kunlaboro kaj reciproka fido kaj kreu la novan estontecon de la disvolvo de ĉinaj kaj rusaj amaskomunikiloj". Li diris, ke la tut-amaskomunikila epoko denove difinis la manieron por disvastigi kaj ricevi informojn kaj liveris al la disvolviĝantaj landoj kaj landoj kun novaj merkatoj malfacile akireblajn ŝancojn kaj favorajn kondiĉojn por ke ili fortigu internacian disvastigon, gajnu parol-rajton kaj realigu "veturilo-devancon sur kurba vojo". Li konigis ĉinajn rimedojn kaj metodojn por akceli kunfandiĝon de amaskomunikiloj kaj uzadon de novaj amaskomunikiloj kaj por levi kapablojn en internacia disvastigo.

 

    Post la inaŭguro Liu Qibao kaj Alexi Gromov ĉeestis la subskriban ceremonion de la rezultoj pri kunlaboroj inter ĉinaj kaj rusaj amaskomunikiloj. Tiu-tage la du flankoj subskribis 9 dokumentojn, kiaj interkonsento pri la televida filmo Clear Sky subskribita de la Pekina Kompanio por Kultura Disvolvo kaj la rusa kompanio Clear Sky, la memorando pri kunlaboro en tradukado de klasikaj kaj modernaj verkoj de Ĉinio kaj Rusio subskribita de la Ĉina Ŝtata Administracio pri Gazetaro, Eldonado, Radio, Filmo kaj Televido kaj la Federacia Agentejo por Gazetaro kaj Amaskomunikiloj de Rusio, la interkonsento pri eldono de la albumo memore al la 70-a datreveno de la venko de la Monda Kontraŭfaŝisma Milito subskribita de la Ĉina Internacia Eldona Grupo kaj la rusa novaĵ-agentejo Tass, kaj memorando pri kunlaboro subskribita de la Ĉina Internacia Libro-Komerca Korporacio kaj la Ŝtata Biblioteko de Rusio.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments