El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio plenforte helpos la rekonstruadon de la posttertrema Nepalo

| 2015-06-26
Bookmark and Share


Wang Yi vizitas regionon en Nepalo trafitan de la tertremo.

 

    La 25-an de junio okazis en Katmanduo internacia konferenco pri la rekontruado de Nepalo post la granda tertremo en la lando. Ĉeestis ĝin reprezentantoj el 50 landoj kaj organizoj, inkluzive de Ĉinio, Hindio, la Eŭropa Unio kaj la Unuiĝintaj Nacioj. Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi ĉeestis la konferencon kaj reprezentante la ĉinan registaron anoncis la planon por helpi la rekonstruadon de Nepalo.

 


Angulo de la posttertrema Nepalo

 

    Parolante pri sia vizito al viktimoj de la tertremo, Wang Yi menciis nepalan knabinon, kiu diris al li, ke oni povas vidi Ĉinion sur monto en ŝia hejmloko en norda Nepalo. "Ĉinio kaj Nepalo estas tre proksimaj najbaroj, kaj niaj montoj kaj riveroj estas intime kunligitaj. Ni konsistigas komunumon de la komuna sorto kaj estas kiel membroj de unu granda familio," diris Wang Yi.

 

    Wang Yi klarigis, ke Ĉinio planas plenamplekse helpi la rekonstruadon en jenaj kvin aspektoj: senrekompencaj helpoj, subteno per monprunto, stimulado al entreprenoj kaj organizoj partopreni en helpado, trejnado de nepalanoj kaj kunlaboro inter ĉinaj lokaj registaroj kaj Nepalo. Respektante la bezonon kaj volon de Nepalo, Ĉinio ĉefe helpos en la konstruado de infrastrukturo, plibonigo de la popola vivo, kaj plialtigo de la preventokapablo kontraŭ katastrofoj kaj tiu de protektado kaj riparado de antikvaĵoj.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments