El Popola Ĉinio>头条新闻>

Xi Jinping intervidiĝis kun avangardaj grupoj kaj personoj kontraŭ narkotaĵoj

| 2015-06-26
Bookmark and Share

 

    Posttagmeze de la 25-a de junio, unu tagon antaŭ la Internacia Tago kontraŭ Misuzo kaj Kontraŭleĝa Komerco de Narkotaĵoj, ĉina prezidanto Xi Jinping intervidiĝis kun avangardaj grupoj kaj personoj, kiuj laboras por malpermesi narkotaĵojn. En sia parolo Xi Jinping emfazis, ke malpermeso de narkotaĵoj estas tre grava por nun speciale por la estonteco. La kontraŭ-narkotaĵa laboro koncernas sekurecon de la ŝtato, prosperon de la nacio kaj feliĉon de la popolo. Rigore malpermesi narkotaĵojn estas ĉiama starpunkto kaj opinio de la Komunista Partio de Ĉinio kaj la ĉina registaro.

 

    Xi Jinping diris, ke nuntempe narkotaĵoj disvastiĝas en la mondo kaj la kontraŭ-narkotaĵa situacio en Ĉinio ankaŭ estas tre severa. Narkotaĵoj estas minaco por la socio kaj por la publika sekureco. Ili ne nur severe damaĝas sanon, koruptas volon, detruas familiojn, sed ankaŭ konsumas riĉaĵojn, venenas socion, malpurigas socian medion kaj kaŭzas krimadon. En la lastaj jaroj diversaj departementoj serioze praktikas politikojn de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio pri malpermeso de narkotaĵoj, profunde batalas kontraŭ narkotaĵoj, faras sintezan regadon, efike subpremis la tendencon de rapida disvastiĝo de narkotaĵoj kaj faris gravan kontribuon por garantii vivadon kaj laboradon de popolamaso en paco kaj kontenteco.

 

    En la kunveno estis laŭditaj 100 avangardaj grupoj kaj personoj, kelkaj el kiuj faris raportojn pri siaj agoj.

 

    De la 12-a ĝis la 26-a de junio 1987 en Vieno okazis ministra kunveno pri misuzo kaj kontraŭleĝa komerco de narkotaĵoj kun partopreno de 3 mil reprezentantoj el 138 landoj kaj regionoj. En la kunveno naskiĝis la slogano "Amu la vivon, ne prenu narkotaĵojn". Por plu veki atenton de la landoj kaj regionoj al la afero pri narkotaĵoj, kaj alvoki tutmondajn popolojn rezisti al narkotaĵoj kaj batali kontraŭ krimado pri ili kaj por memori la internacian kunvenon kun granda signifo la ĉeestantoj unuanime proponis difini la 26-an de junio ĉiu-jare kiel "Internacia Tago kontraŭ Misuzo kaj Kontraŭleĝa Komerco de Narkotaĵoj".

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments