El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio publikigis raporton pri homaj rajtoj de Usono en 2014

| 2015-06-26
Bookmark and Share

 

    La 26an de junio la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio publikigis Raporton pri Homaj Rajtoj de Usono en 2014, responde al Laŭlandaj Raportoj pri Praktiko de Homaj Rajtoj en 2014, publikigita de la usona registaro.

 

    La ĉina raporto diras, ke en la 25a de junio laŭ la loka tempo la Ŝtata Departemento de Usono refoje publikigis laŭlandajn raportojn pri homaj rajtoj. Usono faris komentojn pri situacio de homaj rajtoj en multaj aliaj landoj, tamen ĝi montris neniom da bedaŭro pri sia terura registro de homaj rajtoj kaj neniam intencis plibonigi ĝin.

 

    La ĉina raporto enlistigis homrajtajn problemojn de Usono en diversaj flankoj.

 

    Armiloj inundas Usonon, kaj perfortaj krimoj estas senbridaj en tiu lando. Civitanaj rajtoj estas serioze minacataj. Armiloj estis uzitaj en 69% da murdoj, 40% da ŝteloj kaj 21,6% da seriozaj perfortaj atakoj en Usono.

 

    Usono misuzas kruelegajn torturojn, kaj similaj agoj de la Centra Informa Agentejo estas ŝokaj.

 

    Rasa diskriminacio estas ege severa en Usono, kaj etnogrupoj daŭre suferas sisteman diskriminacion. Ekzistas seriozaj rasaj antaŭjuĝoj en polico de Usono kaj en ĝia justico.

 

    Mono regas la politikon de Usono, kaj la politikaj rajtoj de usonaj civitanoj estas malfacile certigitaj. Elspezo por la mezperioda prezidenta elekto estas rekorde alta, kaj la referendumo rekorde malalta de post la Dua Mondmilito.

 

    Usono estas la monde plej ekonomi-evoluinta lando, tamen la ekonomiaj kaj sociaj rajtoj de ĝiaj civitanoj malfacile povas esti plene certigitaj.

 

    La rajtoj de usonaj virinoj kaj infanoj ne estas plene protektataj. Ĉiujare ĉirkaŭ 2,1 milionoj da virinoj estas atakitaj de viroj, kaj ĉiutage tri virinoj estas murditaj de siaj partneroj, kaj kvar virinoj mortas pro mistraktado.

 

    Nacia Sekureca Agentejo de Usono kaj aliaj informaj servoj longdaŭre kaj grandskale kaŝaŭskultas alilandajn ŝtatgvidantojn kaj siajn civitanojn.

 

    La ĉina raporto kun 11 miloj da ideogramoj estas dividita en sekciojn de enkonduko, civilaj rajtoj, politikaj rajtoj, ekonomiaj kaj sociaj rajtoj, rasa diskriminacio, virinaj kaj infanaj rajtoj, kaj atenco de homaj rajtoj en aliaj landoj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments