El Popola Ĉinio>头条新闻>

Li Keqiang ĉeestos la 17-an intervidiĝon de gvidantoj de Ĉinio kaj la Eŭropa Unio

| 2015-06-29
Bookmark and Share


Altnivelaj oficistoj de EU kaj Belgio en la flughaveno akceptas Li Keqiang kaj lian edzinon Cheng Hong.

 

    Laŭ interkonsento de Ĉinio kaj la Eŭropa Unio (EU), ĉina ĉefministro Li Keqiang atingis en la 28-a de junio Bruselon por ĉeesti la 17-an intervidiĝon de gvidantoj de Ĉinio kaj EU. Altnivelaj oficistoj de EU kaj Belgio lin akceptis en la flughaveno, kie vicoj da soldatoj salutis kun la ludado de trumpeto. Venis al la flughaveno ankaŭ Yang Yanyi, ĉina ambasadoro en EU kaj Qu Xing, ĉina ambasadoro en Belgio.

 

    Li Keqiang diris, ke post 40-jara disvolviĝo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Eŭropo, pli kaj pli evidentiĝas la strategieco kaj la reciproka profitigo inter ambaŭ flankoj. Ĉinio ĉiam firme subtenas la unuiĝon de Eŭropo kaj klopodas por profundigi la plenampleksan strategian partnerecon kun reciproka profito inter la du flankoj. Kun novaj gvidantoj de EU li atendas profunde diskuti pri la ĉin-eŭropaj rilatoj kaj praktikaj kunlaboroj por akumuli strategiajn interkonsentojn, kunligu disvolviĝajn strategiojn kaj pligrandigi la kampojn de kunlaboro per reformema kaj noviga spiritoj. Ili laŭplane interŝanĝos opiniojn pri problemoj komune koncernantajn ambaŭ flankojn por malfermi novan kampon de la kunlaborado inter Ĉinio kaj Eŭropo.

 

    Dum lia vizito en Bruselo, Li Keqiang prezidos la 17-an intervidiĝon de gvidantoj de Ĉinio kaj EU kun aliaj gvidantoj de EU kaj ĉeestos komunan gazetaran konferencon. Li ankaŭ faros teman prelegon en la 10-a Ĉin-Eŭropa Negoca Pintkonferenco, faros paroladon en la Forumo de Ĉin-Eŭropa Urba Partnereco kaj intervidiĝos kun prezidanto de la Eŭropa Parlamento Martin Schulz. Li ankaŭ ĉeestos gazetaran konferencon kune kun belga ĉefministro Charles Michel.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments