El Popola Ĉinio>头条新闻>

"Spertoj de Ĉinio" inaŭguriĝis en Sankt-Peterburgo de Rusio

| 2015-06-29
Bookmark and Share

    Posttagmeze de la 26-a de junio inaŭguriĝis en Sankt-Peterburgo de Rusio serio da kulturaj aranĝoj sub la titolo "Spertoj de Ĉinio". Tiuj aranĝoj estas kune okazigitaj de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio kaj la ambasadorejo de Ĉinio en Rusio. Liu Qibao, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj estro de la Departemento pri Informado de la Centra Komitato de KPĈ ĉeestis al la inaŭguro kaj malfermis la Ĉinan Pavilonon konstruitan en la Ŝtata Universitato pri Ekonomiko de Sankt-Peterburgo.

 

 

    Liu Qibao unue spektis la foto-ekspozicion "Man-en-mane: Ĉinio kaj Rusio en la Kontraŭfaŝisma Milito", kiu nun okazas en la universitato. La fotoj dokumentas la profundan amikecon inter la popoloj ĉina kaj rusa (sovetunia) forĝitan dum la Kontraŭfaŝisma Milito. Li atente aŭskultis klarigojn kaj de tempo al tempo faris demandojn. Sekve, li vizitis la nove malfermitan ĉinan pavilonon kaj iom ĝuis elektronikan legilon kun granda ekrano, kaj ankaŭ interparolis kun rusaj studentoj kiuj legis ĉinlingvajn librojn en la pavilono.

 

    Jiang Jianguo, vicestro de la Departemento pri Informado de la Centra Komitato de KPĈ kaj direktoro de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, faris salutparolon. Li diris, ke la aranĝoj alportas al Rusio riĉajn materialojn pri Ĉinio, kaj inkludas kaj memorojn de la historio kaj perspektivon al la futuro. Jiang Jianguo esprimis la esperon, ke la aranĝoj pluapaŝe proksimigu la korojn de la popoloj de la du landoj.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments