El Popola Ĉinio>头条新闻>

Kelkaj landoj lanĉis oportunajn politikojn por allogi ĉinajn turistojn

| 2015-06-29
Bookmark and Share

 

 

    Ĉi-jare ĉinaj turistoj povas facile peti vizojn. Japanio, Turkio, Aŭstralio, Malajzio, Ĉilio, Italio kaj aliaj dek kelkaj landoj lanĉis al ĉinaj turistoj oportunajn politikojn pri peto de vizoj.

 

    Japanio lanĉis la vizon validan por 5 jaroj, per kiu ĉinaj turistoj povas multfoje viziti la landon; Turkio lanĉis elektronikan vizon, kiun ĉinaj turistoj povas peti ĉe rilata retejo; Grenado ĉe la Kariba Maro praktikas la politikon de senviza vizito de Grenado kaj Ĉinio; Multaj lokoj de Indonezio estas senvize malfermitaj al ĉinaj turistoj.

 

    Italio promesis, ke ĝi donos al ĉinaj turistoj turisman kaj komercan vizojn interne de 36 horoj post ilia prezento de petoj. Britio anoncis, ke ĝi permesas al ĉinoj peti en unu viz-centro la vizon de Britio kaj tiun de eŭropaj schengen-aj landoj. La ambasadorejo de Germanio en Ĉinio anoncis, ke la tempo por doni al ĉinoj vizojn mallongiĝis de 5 tagoj al 3 tagoj.

 

    Aŭstralio anoncis, ke ĝi liveros al ĉinoj vizon por 10 jaroj, per kiu ili povas multfoje viziti la landon. Ekde la 1-a de julio ĉinoj povos senpage peti turisman vizon al Ĉilio, ili povas libere eniri en la landon kun vizo de Usono aŭ tiu de Kanado kaj tien restos maksimume 90 tagojn ĉiu-foje.

 

    Dank' al "interreto plus" ĉinoj povas facile peti vizojn per poŝtelefonoj. Laŭ informo el la retejo Ctrip.com, per poŝtelefono oni povas facile plenumi sinanoncon, plenigon de mendilo, ĝia sendo, vizo-ricevon kaj aliajn ĉenerojn. Ĉiu-jare pli ol miliono da ĉinaj turistoj petas vizojn en la retejo kaj pli ol duono de ili poŝtelefone plenumis la peton.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments