El Popola Ĉinio>头条新闻>

Anticipita vivdaŭro de pekinanoj atingis 81,81 jarojn

| 2015-06-29
Bookmark and Share

 

    Hodiaŭ matene la Pekina Komisiono de Sano kaj Familia Planado publikigis la Blankan Libron pri Sano de 2014, dirante, ke lastjare la averaĝa anticipita vivdaŭro de pekinanoj estis 81,81 jaroj, je 0,3 jaro pli longa ol en 2013, kaj tiu celo difinita en la 12a Kvinjara Plano estis atingita je unu jaro pli frue. La anticipita vivdaŭro de pekinanoj kreskis unu jaron kompare kun tiu de 2010.

 

    Averaĝa anticipita vivdaŭro estas universale rekonita normo de sano de iu lando aŭ regiono. Ĝi estas elkalkulita laŭ perioda mortokvanto kaj infana mortokvanto, kaj reflektas, ĝis kia averaĝa aĝo la nuna loĝantaro povas vivi. Laŭ la Nacia Homrajta Agadplano (2012-2015) publikigita en la jaro 2012, la averaĝa ekspekto de la ĉina loĝantaro estos 74,5 jaroj en 2015.

 

    Donitaĵoj montras, ke kancero restas la unua kaŭzo de la morto de pekinanoj.

 

    Krome, pliiĝis la procentoj de alta sangopremo, diabeto kaj obezeco. Obezeco de elementaj kaj mezaj lernejanoj atingis 15,6%, kaj triono de ili havas altan sangopremon.

 

    Ĝi unuafoje publikigis "loĝantaran piramidon" de Pekino. En la pekina loĝantaro tiuj en la aĝo inter 45 kaj 60 jaroj estas la plej multaj, kaj sekvas tiuj en la aĝoj inter 25 kaj 35 jaroj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments