El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Ĵurnalista Esperantujo en Litovio

| 2015-06-30
Bookmark and Share


Audrys Antanaitis en la mezo de la malferma rondo en Aukštadvaris (Foto: Gražvydas Jurgelevičius)

 

    Meze de majo en la sudlitovia urbeto Aukštadvaris (proksime de Birštonas, la urbo de BET-52) okazis la 8a Litovia Ĵurnalista Esperantista Seminario.

 

    Venis trideko da partoprenantoj (tiom da dormolitoj estis en la vilaĝa turisma bieno). Dominis amatoraj ĵurnalistoj, partoprenis ses membroj de la Tutmonda Ĵurnalista Esperantista Asocio (TEĴA) kaj kelkaj iliaj amikoj. La programo estis tradicia – ĵurnalista laboro, praktikado de la lingvo kaj distraĵoj. Se necesus telegrafe raporti, sufiĉus kelkaj ŝlosilaj vortoj: malfermo, diskutoj, tagmanĝo, paroligoj, kvizo, banejo, kantado, prelego kaj fermo.

 

    Sed la esperantista seminario tute neatendite ricevis apartan gravecon pro tio, ke en ĝi estis proklamita laŭreato de grava premio de la Litovia Ĵurnalista Asocio (LĴA).

 

    Ĉi tiu asocio ĉiujare elektas ĵurnaliston, kiu distingiĝas profesie, estimas la homan dignon, estas honesta, okupas en la vivo civitane aktivan kaj senkompromisan pozicion, kaj ankaŭ elstaras pro la senriproĉa uzado de la litova lingvo.

 

    En la malfermo de la seminario estraranino de LĴA kaj prezidantino de ĝia Vilna filio, Aldona Armalė, anoncis, ke la titolo Ĵurnalista Etalono 2015 estas atribuita al la ĵurnalisto kaj esperantisto Audrys Antanaitis, al kiu ŝi enmanigis la diplomon kaj premion.

 


De maldekstre: Gražina Opulskienė, Jaronimas Laucius, Aida Čižikaitė (Foto: Jūratė Pauliutė)

 

    La sukceson de la tradicia seminario antaŭdecidis la iniciatemo de la partoprenantoj. Ĉi-jare la programon vigligis du konataj esperantistinoj, kiuj unuafoje partoprenis la seminarion: Gražina Opulskienė kaj Aida Čižikaitė. Gražina gvidis paroligan rondeton kaj Aida prezentis la Afrikan projekton de ILEI "Per Esperanto ne por Esperanto".

 


La Esperanto-kvizo komenciĝas (Foto: Gražvydas Jurgelevičius)

 

    La seminarion organizis la fako de esperantistaj ĵurnalistoj de LĴA, kiun gvidas la prezidanto de TEĴA Audrys Antanaitis. Nia fako dankas al la verkisto Jeronimas Laucius, kiu gvidis priesperantan kvizon, al la pedagogo Algimantas Piliponis kaj dezajnisto Kazys Svidenis, kiuj gvidis la seminarion "Signifo de la Montevidea rezolucio de Unesko".

 

    Oni prave asertas, ke pozitivaĵoj plej bone estas percepteblaj, kiam la stomako estas sata. Specialan dankon, do, al Regina Dovidavičiūtė, kiu tion prizorgis. Cetere, ŝi estas konsilia vicprezidanto de la Nacia Asocio de la Universitatoj de la Tria Aĝo.

 

Vytautas Šilas

(el La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2015/06/litovio-10/)

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments