El Popola Ĉinio>头条新闻>

La luigota palaco de la reĝa familio de Britio

| 2015-06-30
Bookmark and Share

 

    Kian senton vi havos, se vi loĝos en bela kaj luksa palaco? La reĝa familio de Britio liveros al vi ŝancon por sperti tion. La domo kun kvar dormoĉambroj en la palaco St. James estos luigita en julio je 20 mil pundoj (ĉ. 196 mil juanoj) monate.

 

    La palaco St. James estis konstruita en la 16-a jarcento. Kelkaj domoj en la palaco apartenas al la du filinoj de la princo Andrew -- la princinoj Beatrice kaj Eugenie, kaj al aliaj membroj de la reĝa familio. La palaco Clarence, kie loĝas la kronprinco Charles, estas najbara al la palaco St. James. La plej granda valoro de la domo estas, ke ĝiaj luantoj fariĝos najbaroj de reĝaj familianoj. Tamen ne ĉiuj riĉuloj povas lui ĝin. Laŭ informo el la brita ĵurnalo Sunday Mail: "Teorie ĉiuj homoj povas prezenti peton, tamen la intenc-luantoj akceptos enketojn pri sekureco kaj persona fono." La enspezoj de la domlupago estos uzitaj por konservi la palacon St. James kaj por multigi enspezojn de la reĝa familio.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments