El Popola Ĉinio>Ĉinaj Antikvaj Poemoj>

Poemo de Cui Tu

| 2015-06-30
Bookmark and Share

 

Sola sovaĝa ansero

Forflugis vicoj da sovaĝaj anseroj.

Sed kien vi sola nun flugas vizite?

Vespere en pluv' vi vokas kamaradojn.

Al frosta lag' vi malleviĝas hezite.

Tra nubo malhela base sur insulo

La frida luno sekvas vin senkonsola.

Kvankam vi ne certe trafita de sago,

Dubinde: kial vi flugas tiel sola?

0=0/ =0/ -0/ =0/ 0=0/

0=0/ 0=0/ 0=0/ 0=0/

0=0/ 0=0/ =0/ -0/ =0/

0=0/ =0/ -0/ =0/ 0=0/

0=0/ 0=0/ =0/ -0/ =0/

0=0/ =0/ =0/ -0/ 0=0/

=0/ -0/ =0/ 0=0/ 0=0/

0=0/ =0/ 0=0/ =0/ =0/

(0 senakcenta silabo = gramatika akcento aŭ ritma akcento)

(Trad. Guozhu)

 

    Cui Tu (854 ~ ?) ,kun adoltiĝa nomo Cui Lishan, estis lokano ĉe Fuchun-rivero (en nuna Zhejiang-provinco).

 

    Cui Tu sukcese trapasis la metropolan ekzamenon en 888. Li estis dumviva migranto, vaginte multajn lokojn tra la imperio. Tial la vivo de migranto fariĝis la ĉefa enhavo de liaj versaĵoj kun melankolia tono. En la Plena Kolekto de Tang-poemoj troviĝis unu volumo de liaj poemoj.

 

    Tiu ĉi poemo kun titolo Sola Sovaĝa Ansero fidele kantis pri la sola sovaĝa ansero. La "frapa vorto" ja estis tiu vorto "sola".

 

    La poemo komenciĝis per la versduo:"Forflugis vicoj da sovaĝaj anseroj. / Sed kien vi sola nun flugas vizite? " Ni devu aparte atenti pri la du vortoj "vicoj" kaj "sola". Dank' al la drasta kontrasto de tiuj du vortoj, la figuro de sovaĝa ansero en soleco pli evidentiĝis.

 

    La dua versduo ludis okulfrapan rolon. La tria verso diris pri la kaŭzo de ĝia soliĝo. La kvara verso — pri la konsterniĝo post vojperdo el la vico, estis ne nur la natura medio, sed ankaŭ la animstato de la sola sovaĝa ansero.

 

    La tria versduo estis daŭrigo de la dua versduo. La sovaĝa ansero pene flugis tra nuboj sekvante al la luno. Tamen ĝi ankoraŭ dronis en senhelpa soleco. La frazo "nubo malhela base sur insulo" prezentis al ni la bildon, ke peza nubo proksimiĝas al la insulo. Tio formis preman teruran atmosferon por la sovaĝa ansero, kiu flugas ja en tia malhelo. Ho, kiom maltrankviliga danĝero!

 

    La lasta versduo skribis pri la bona deziro kaj enkontraŭdira koro de la poeto. Verŝajne kun konsola deziro — al la sola sovaĝa ansero kaj ankaŭ al la poeto mem. Tamen ni rimarkis ĉe li pli grandan maltrankvilon. Migrante en fremdaj lokoj sur danĝeraj vojoj de homa mondo, la poeto per metaforo de la sovaĝa ansero esprimis hejmsopiron en sia koro.

 

    Ni facile rimarkis, ke la aŭtoro kunfandis sian solecan sentimenton al la figuro de la sovaĝa ansero. Tial la tuto legiĝis vivece en kortuŝa kompleto.

 

Redaktoro: Hu Guozhu

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments