El Popola Ĉinio>Ĉinaj Antikvaj Poemoj>

Poemo de Yue Fei

| 2015-06-30
Bookmark and Share

 

Laŭ melodio Xiaochongshan (Malgranda Montvico)

Lastnokte ĉirpis cikadoj senĉese,

Vekinte min el sonĝ' malbona.

Aŭtun' noktmeze.

Leviĝis mi kaj laŭ perono ŝtona

Iris silente.

Ekster kurteno brilas lun' arĝente.

0=0/ =0/ 0=0/ 0=0/

0=0/ -0/ =0/ =0/

0=0/ =0/

0=0/ -0/ -0/ =0/ =0/

=0/ 0=0/

=0/ 0=0/ =0/ =0/ =0/

Griziĝis miaj haroj,

Pro lukt' de multaj jaroj.

Bambuoj kaj pinoj en olda aĝo

Malhelpis min al revena vojaĝo.

Mi volas verŝi koron per liuto,

Sed mankas al mi komprenantoj

Kiuj konas pri miaj kantoj.

0=0/ =0/ =0/

0=0/ =0/ =0/

0=0/ 0=0/ 0=0/ =0/

0=0/ =0/ =0/ -0/ =0/

0=0/ -0/ -0/ =0/

=0/ =0/ 0=0/ =0/

(0 senakcenta silabo = gramatika akcento aŭ ritma akcento)

(Trad. Guozhu)

 

    Yue Fei(1103~1142), kun adoltiĝa nomo Yue Pengju, estis lokano de Tangyin (en nuna Henan-provinco). Li estis fama militisto, strategiisto kaj nacia heroo en la historio de Ĉinio.

 

    Yue Fei aniĝis al armeo en lastaj jaroj de la Norda Song-dinastio (960~1127). Dum pli ol dek jaroj,ekde 1128 ĝis 1141,Yue Fei komandis sian armeon fari centojn da bataloj kun venkoj super la malamika armeo de Jin-regno. Yue Fei ĉiam persistis en rezistmilito kaj opono kontraŭ kapitulaco aŭ traktado pri paciĝo. En januaro 1142 li estis maljuste mortigita per la kulpo"nepruvinda" far Zhao Gou(1107~1187), la imperiestro kaj Qin Kuai(1090~1155), la ĉefministro de la Suda Song-dinastio.

 

    La poemo Laŭ melodio Xiaochongshan (Malgranda Montvico) estis unu el la nemultaj versaĵoj de Yue Fei konservitaj ĝis hodiaŭ.

 

    La unua strofo versis pri la tempo, pejzaĝo, cirkonstanco, ago kaj la prema animstato de la aŭtoro, kiu maldorme promenis en noktomezo. Aŭdiĝis ĉirpado de cikadoj, vidiĝis malklara luno trans la kurteno. Ni povis ellegi lian senton kaj indignon pro la nerealigebla patriota deziro.

 

    La dua strofo versis pri baro al lia brava ambicio. La verso "Bambuoj kaj pinoj en olda aĝo / malhelpis min al revena vojaĝo" aludis pri la popolanoj de hejmloko kaj sia deziro repreni la okupitan teritorion. La lastaj tri versoj skribis pri tristo en lia koro. La tuta poemo legiĝis sentimentala kaj delikata, bone intermiksigis pejzaĝojn kun sentoj kaj ja estis kun alta atingo de arto. S-ro Miao Yue(1904~1995)tiel komentis pri tio per verskvaro:

 

Furoras fama versaĵo generala,

Pri la meritoj de aĝo tridekjara,

Verva bravismo latentas en implico,

Legu do zorge pri Malgranda Montvico.

 

Redaktoro: Hu Guozhu

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments