Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Ekonomio> Kurantaj Aferoj

57 fondinto-membroj de AIIB subskribis interkonsenton

| 2015-06-30
Bookmark and Share

 

    La 29-an de junio, financaj ministroj aŭ rajtigitaj reprezentantoj de 57 fondinto-membroj de la Azia Infrastruktura Invest-Banko (AIIB) ĉeestis ceremonion por subskribo de la interkonsento de la banko. Oficiale subskribis la interkonsenton reprezentantoj de la 50 landoj finintaj enlandajn aprobajn procedurojn, dum la ceremonion ĉeestis sen subskribado reprezentantoj de tiuj landoj, kiuj ankoraŭ ne finas la procedurojn.

 

    La interkonsento havas detalajn provizojn pri la celoj de AIIB, kvalifikoj de membro, akcia kapitalo kaj voĉdonaj rajtoj, administrado, strukturo kaj decidfara mekanismo. Ĝi metas leĝan fundamenton por la fondado kaj ekfunkciado de AIIB. Laŭ la interkonsento, Ĉinio en la nuna momento provizas la plej grandan proporcion de la kapitalo kaj estas lando kun plej multe da voĉdonaj rajtoj.

 

    Nun estas konfirmite, ke la sidejo de AIIB estos en Pekino. Laŭ la bezono de ĝiaj laboroj, AIIB starigos oficejojn en aliaj necesaj lokoj. Oni elektos prezidanton, kies oficoperiodo daŭras kvin jarojn, kaj la prezidanto povas resti sur la posteno por alia oficoperiodo.

 

    Kvankam jam finiĝis la subskribo de la interkonsento, tamen tio ne signifas ke AIIB povas esti tuj fondita, ĉar estas aliaj 7 membroj, kiuj ankoraŭ ne finis siajn enlandajn aprobajn procedurojn. Samtempe, ĉiu fondinto-membro devos ricevi aprobon de leĝdona institucio de sia lando antaŭ la 31-a decembro 2016 por oficiale fariĝi fondinto-membro de la banko.

 

    Ĉina financa ministro Lou Jiwei, reprezentanto de Ĉinio, subskribis la interkonsenton kaj faris paroladon. Li diris, ke la subskribo de la interkonsento estas grava mejloŝtono en la preparado por AIIB, kiu markas, ke la preparoj nun estas en la nova periodo de validiĝo de la interkonsento kaj kompleta ekfunkcio.

 

    En la sama tago, ĉina prezidanto Xi Jinping intervidiĝis kun la delegitoj de la 57 fondinto-membroj, kiuj ĉeestis la ceremonion por subskribo de la interkonsento de la banko.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments