El Popola Ĉinio>Ĉinaj Antikvaj Poemoj>

Poemo de Meng Jiao

| 2015-06-30
Bookmark and Share

 

Ĉe disiĝo

Ĉe disiĝ' mi vin baske tiras.

"Kien mia kara foriras?

Prokrasta revid' min ne ĝenos,

Se vi kromvirinon ne prenos."

-0/ =0/ 0=0/ =0/

=0/ =0/ =0/ 0=0/

0=0/ 0=0/ 0=0/

0-0/ 0=0/ 0=0/

(0 senakcenta silabo = gramatika akcento aŭ ritma akcento)

(Trad. Guozhu)

 

    Meng Jiao(751~814),kun adoltiĝa nomo Meng Dongye, estis lokano de Wukang de Huzhou (en nuna Zhejiang-provinco). Komence li ermite vivis ĉe Songshan-monto de Henan. Li sukcese trapasis la metropolan ekzamenon nur en la 12-a jaro de Zhenyuan-erao ( en 796), Tang-dinastio. Tiam li aĝis jam 46-jara. En plejparto de sia vivo Meng Jiao estis malriĉa kaj suferis misfortunon. Nur en la 16-a jaro de Zhenyuan-erao (en 800), kiam li aĝis 50-jara, ekhavis malaltrangan funkcion de kapitano en Liyang-gubernio. Meng Jiao restis malriĉa kaj obstinema dum sia tuta vivo. Liaj poemoj plej ofte skribis pri la homa vivo en snoba socio kaj suferoj de popolanoj. Ĝis nun restis ĉ. 574 poemoj de Meng Jiao, el kiuj la plejparto estis en formo de kvinsilabaj versoj. Ni jam legis lian faman poemon Kanto de Vaganta Filo . Meng Jiao havis kromnomon "Malliberulo-poeto".

 

    Ĉe disiĝo estis kvin-pieda kvarverso versita de Meng Jiao. La poemo skribis pri la amo kaj maltrankvilo de virino, kiu adiaŭis sian amaton je disiĝo.

 

    En la unuaj du versoj, okaze de la foriro de la amato, la virino demandis pri celloko de lia vojaĝo. Ordinare tian demeandon oni plej ofte demandis jam delonge pli frue kaj pli multfoje. Oni ne devis prokrasti tian demandon ĝis adiaŭo.

 

    La tria verso parolis pri la dato de lia hejmen-reveno. Laŭ publika kutimo oni volis, ke la amato revenu plej frue. Tamen ni legis ĉi-tie, ke ŝi "ne bedaŭros" pri lia malfrua reveno.

 

    Ĉirkaŭfrazado en ĉiuj tri unuaj versoj fakte estis por ellogi la kvaran verson: la vera solvo, ŝiaj deziro kaj peto malfacile eldireblaj: "ne prenos alian kromvirinon." La tuta poemo legiĝis sincera, modesta kaj remaĉinda.

 

Redaktoro: Hu Guozhu

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments