El Popola Ĉinio>头条新闻>

Akvorezervejo Xiaolangdi komencis reguligi fluon kaj sablon

| 2015-06-30
Bookmark and Share

    La 29-an de junio estis komencita la ĉi-jara regado al la fluo de la Flava Rivero kaj sablo en la rivero ĉe la akvorezervejo Xiaolangdi en Henan-provinco, meza Ĉinio. Ekde la jaro 2002, ĉiujare la akvorezervejo efektivigas tiun reguligadon por altigi la trafluigan nivelon de malsupra parto de la rivero, tiel ke "artefarita" inundo forpuŝu sablon el la riverfundo en la maron kaj samtempe la sedimenta sablo de la akvorezervejo malmultiĝu.

 


Okulfrapa "inundo"
 

 

 

    La akvorezervejo Xiaolangdi estas la sola reg-cela projekto kun pli granda funkcio de akvokonservado pli malsupre ol la same granda akvorezervejo Sanmenxia de la Flava Rivero. Ĝi povas bone regi inundon de la rivero kaj taŭge bari enakvan sablon malrapidigante sedimentadon en subparta riverfundo. La Monda Banko honoris ĝin kiel modelon de kunlaboro inter la banko kaj evolulandoj, kaj oni alte taksas ĝin en- kaj eksterlande. Laŭ specialistoj pri akvokontrolo, la akvorezervejo estas konsiderata kiel unu el la plej defiaj inĝenierioj en la mondo.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments