El Popola Ĉinio>头条新闻>

Hongkongo de Ĉinio lanĉis aktivaĵojn memore al la venko de la Kontraŭjapana Rezistmilito

| 2015-06-30
Bookmark and Share

 

    La jaro 2015 estas la 70-a datreveno de la venko de la Kontraŭjapana Rezistmilito far la Ĉina Popolo kaj tiu de la Monda Kontraŭfaŝisma Milito. La 29-an de junio en la konferenca kaj ekspona centro la redakcio de la hongkong-a ĵurnalo Ta Kung Pao okazigis ceremonion por festi la 113-an datrevenon de la naskiĝo de la ĵurnalo kaj por lanĉi en Hongkongo aktivaĵojn memore al la 70-a datreveno de la venko de la Kontraŭjapana Rezistmilito far la Ĉina Popolo. La ceremonion ĉeestis multaj ŝtatoficistoj de la registaro de la Hongkong-a Speciala Administra Regiono. Ili esperas, ke la aktivaĵoj profundigos la konon de hongkong-anoj speciale junuloj pri la grava historio de la Kontraŭjapana Rezistmilito far la Ĉina Popolo kaj ilian konon pri la patrolando.

 

    Leung Chun-ying, ĉefo de la regiono, diris: "Ni, precipe junuloj devas koni la mizerojn de nia lando kaj tiujn de Hongkongo, kaj ĉiam memori la gravan historion pri la Kontraŭjapana Rezistmilito far la Ĉina Popolo."

 

    Jiang Zaizhong, direktoro de la ĵurnalo, esperas per la aktivaĵoj diskonigi al la hongkong-anoj la historion pri la Kontraŭjapana Rezistmilito far la Ĉina Popolo kaj la nacian spiriton. Li diris, ke konservante la memoron pri la revoluciaj martiroj oni devas preni la historion kiel spegulon, ami la pacon, rigardi al la estonteco, kune penadi, konstrui la patrolandon, prosperigi Hongkongon kaj marŝi al la celo realigi la grandan releviĝon de la ĉina nacio.

 

    Laŭ raporto, dum la aktivaĵoj la hongkong-a registaro okazigos oficialan memor-ceremonion, ekspozicion, kurson kaj simpozion. La hongkong-a registaro proponis difini la 3-an de septembro kiel specialan ferion por oportunigi popolamasojn partopreni en la aktivaĵoj memore al la 70-a datreveno de la venko de la Kontraŭjapana Rezistmilito far la Ĉina Popolo.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments