El Popola Ĉinio>头条新闻>

Turisma kunlaboro inter Jilin kaj Rason

| 2015-06-30
Bookmark and Share


Rason de la Korea Popoldemokratia Respubliko

 

    La 30an de junio la Turisma Administracio de Jilin-provinco de Ĉinio anoncis, ke ĝi subskribis memorandon pri turisma kunlaboro kun turisma departemento de la speciala urbo Rason de la Korea Popoldemokratia Respubliko por kune disvolvi novajn translimajn programojn de turismo.

 

    La memorando temas pri starigo de komuna laborgrupo por la projekto de la Internacia Turisma Kunlabora Zono en Tumen-rivera Delto kaj disvolvado de unutaga vojaĝo ĉe Tumen-rivero inter Ĉinio kaj la Korea Popoldemokratia Respubliko kpt.

 

    La du flankoj decidis subteni striktan komunikon kaj konsultadon pri la du supre menciitaj projektoj, senprokraste informi unu la alian pri progreso de la projektoj, kaj fortigi komunikon kun la internacia turisma sekcio de la Ĉemara Landlima Regiono de Rusio por kunordigi la partoprenon de Rusio en la projekto de la Internacia Turisma Kunlabora Zono de Tumen-rivera Delto.

 

    Rason situas en la nordorienta parto de la Korea Popoldemokratia Respubliko. Ĝi rigardas al Ĉinio kaj Rusio trans Tumen-rivero. Nun estas normala la vojaĝo de turistoj al Rason tra Jilin-provinco.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments