El Popola Ĉinio>头条新闻>

Inaŭguriĝis la 2-a Milit-orkestra Festivalo de la Membro-ŝtatoj de ŜKO en Sankt-Peterburgo de Rusio

| 2015-07-01
Bookmark and Share

    La 30-an de junio inaŭguriĝis la 2-a Milit-orkestra Festivalo de la Membro-ŝtatoj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO) en Sankt-Peterburgo de Rusio. La milita orkestro de la Ĉina Popola Liberiga Armeo kaj tiuj de aliaj membro-ŝtatoj de ŜKO kune faris mirindan prezentadon por peterburganoj kaj vizitantaj turistoj.

 


La milita orkestro de la Ĉina Popola Liberiga Armeo ludas muzikon sur la placo antaŭ la Vintra Palaco.
 

 

 

    La festivalo estas laŭvice okazigita de la membro-ŝtatoj de ŜKO, kaj ĝi funkcias kiel la nova maniero profundigi kaj vastigi la kunlaborojn inter la membroj de la organizaĵo en ŝtatdefenda kaj sekureca praktikado. Tio havas gravan signifon por akceli kulturajn interŝanĝojn kaj reciprokan komprenon inter la armeoj de la membro-ŝtatoj. La 20-an de aŭgusto en la pasinta jaro, okazis en Pekino la 1-a Milit-orkestra Festivalo de la Membrolandoj de ŜKO.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments