El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio unuafoje publikigis fotojn pri bombado de la japana armeo al Yan'an

| 2015-07-01
Bookmark and Share

 

    Tiu mapo kaj rilataj skribaĵoj el la japana armeo plene pruvis, ke la kontraŭjapanaj fortoj gviditaj de la Komunista Partio de Ĉinio grandege retenis kaj elĉerpis japanajn agresantojn. La japana armeo rigardis la kontraŭjapanajn fortojn kiel siajn ĉefajn rivalojn.

 

 

    Tiu foto estis farita en la urbo Linfen de Shanxi-provinco komence de marto 1938, kiam la japana armeo invadis la urbon. Ĝi montras, ke iu japana armeano legas kontraŭjapanajn skribaĵojn ĉe la pordo de la lernejo de gerila taĉmento kontraŭ agresado de Japanio.

 

 

    Tiu foto pri bombado de la japana armeo al Yan'an estis farita de japana ĵurnalisto en oktobro de 1939 kaj reproduktita de Gao Ke, ĵurnalisto de la Matena Ĵurnalo de Chongqing.

 

    La 15-an de oktobro 1939 la japana armeo freneze bombis Yan'an per 71 aviadiloj. Je la 9-a horo tiu-tage 36 bombaviadiloj ĵetis en la urbon pli ol 100 bombojn. Je la 14-a horo 36 bombaviadiloj ĵetis pli ol 120 pezajn bombojn. Tio kaŭzis disfalon kaj bruliĝon al multaj domoj, morton al 10 homoj kaj vundiĝon al 13 homoj. La foto klare montras, ke la urbo estas kovrita de densa fumo.

 

 

    Tiu foto montras, ke japanaj armeanoj kontrolas la veturilon bombitan de minoj de kontraŭjapanaj fortoj.

 

    La 30-an de junio okazis gazetara konferenco pri postfronta batalo kontraŭ Japanio. En la konferenco Feng Yan, estro de la arkivo en Beibei-distrikto de Chongqing, elmontris la bildon pri "bombado de la japana armeo al Yan'an". Ĝi estas unuafoje publikigita en Ĉinio.

 

    La arkivo publikigis ankaŭ valorajn historiajn materialojn pri postfronta batalo kontraŭ agresado de Japanio gvidita de la Komunista Partio de Ĉinio. Feng Yan diris: "Tiuj valoraj historiaj materialoj estas unuafoje publikigitaj."

 

    Feng Yan diris ankaŭ, ke antaŭ tri jaroj la arkivo komencis kolekti materialojn pri la batalo kontraŭ agresado de Japanio. Ĝis nun ĝi kolektis ĉ. 100 rilatajn historiajn materialojn, inkluzive de memor-medaloj, honor-atestoj de eminentaj batalantoj kontraŭ Japanio kaj konstruado de bazlokoj post la batallinioj de la malamiko.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments